A B C D E F
G H I J K L M 

Total read books on site:
more than 10 000

You can read its for free!


Text on one page: Few Medium Many
ARNE GARBORG (1851–1924)

LA MONTARINO

la poemaro pri Veslemey,

Injeto, la vizianto.

(1895)

Tradukis: _Odd Tangerud_
en kunlaboro kun
Anja Karkiainen.



Prologo


Al vi, vi pala marĉa ej'
kun meniant',
arde', pluvi' sur erikej',
jen mia kant'.

Eriko velka sur dekliv'
de sonĝa mont',
al vi mi kantas pri la viv'
en sombra mond'.

*

Vi trola mond', mi konas vin,
vi nokt' en tim'!
Se fuĝas mi, vi hantas min
en la anim'.

Mi konas vin, vi ŝaŭm-resalt'
kun sorĉ-murmur';
vekiĝas ade kaj sen halt'
en brust' terur'.

La lukton pezan konas mi
en trol-batal'.
Rompitaj ostoj! Helpu Di'!
Ho, kia fal'!

*

Mi konas vin — mi konas vin,
ne venkis vi! —
La lukton laŭ la voj' al fin',
ĝin vidis mi.

En lukt' baraktis ankaŭ mi
dum jar' post jar',
kun kurba dors', kuraĝ-defi',
kun vunda ar'.

Vi ĉe mi ŝvebas, sidas ĉe
kun via tim'!
En mi vekiĝas ade ve'
en la anim'.

Pri forta volo, trol-turment'
ja scias mi;
minora kant', boat', torent',
sufoka kri'. —

*

Alaŭd' ekŝvebas de l' tombej'
kun venko-tril';
freŝiĝas hom' kaj ĉiu ej'
per vent' kaj bril'.

Kaj eĉ se ploron spertu ni
en la terur',
al la alaŭdo fidu ni,
printemp-aŭgur'.




HEJME



Injeto ĉe la ŝpinilo


Aŭtunas. Veteraĉo
kun pluv' kaj venta frid'!
De bird' fenestren klako.
Enven'? Ho vana fid'!
Sed sub la bona forn'
jen sur la tola sako
maljuna «Mons» en dorm'.

Jen kuŝas ĝi sonĝante
kun straba okulum',
kaj ĉion forgesante;
ĝuindas nun varmum'.
Nenion diras ĝi,
aspekte sin kaŝante
kun vosto ĉirkaŭ si.

Jen kiel silkobulo
ĝi kuŝas en la fel',
mien' de dormemulo,
sen ungoj por kruel'.
Senzorga rigardet'
elglimas el okulo
kun svaga ronronet'.

*

Ĉu foren vi vagadas
en viaj sonĝoj nun?
Ĉu eble nur dormadas
la pensoj en mallum',
aŭ el la pasintec'
la bildoj ariĝadas
de l' tempo de princec'.

Plej bela princ' de l' mondo
vi iris en l' arbar',
sur ŝultroj or-har-ondo,
kaj viglis temerar'
en loga konsider'
pri in' plukanta berojn
sur ejo ĉe river'.

Sed venis sorĉistino
el hejmo de trolin';
kaj volis, flatulino,
ke l' princo amu ŝin.
Li saltis en malŝat'.
Eksorĉis la trolino,
kaj ŝanĝis lin al kat'.

Li poste migri provas
trans mont' kaj arbustej'
kaj fine vojon trovas
al nia hejma ej'.
En pac' ĝis vivofin'
ripozi li nun povas
en rev' pri sia in'.

Ho — hu! La veteraĉo
kun pluv' kaj venta frid'!
De bird' fenestren klako
petanta pri invit'.
Sed sub la bona forn'
jen sur la tola sako
maljuna «Mons» en dorm'.



Vesperiĝo


Mola neĝ'
el l' aer'
dum grizaj ĉi vesperoj.
Pac', silent',
svaga vent'.
Kuŝas korto kaj tegment'
sub lanug-neĝeroj.

El fojnej'
Veslemey
portas la furaĝon.
Gnoma ul'
en l' angul'
ĝojas pro la fojna bul':
Al brutar' nutraĵon.

Praa li
bienon ĉi
en zorgemo gardas,
en deĵor'
dum ĉiu hor'
de strebado kaj labor';
prefere brutojn vartas.

Ĝojas li
pri la sci',
ke ion donos Injo.
Griza ul',
ruĝ-ĉapul'
vespere lakton en l' angul'
ricevos de l' knabinjo.

Manĝigas ŝi
bovinojn ĉi,
kaj ĉiun ŝi karesas;
varma kor',
bonhumor'
regas dum ĉi ŝatlabor'.
Ŝi gnomon ne forgesas.

La trinkaĵ',
farunaĵ',
el fajrej' portiĝas.
En febla bril'
de lumigil',
jen ŝi melkas en trankvil';
sitelo plenpleniĝas.

En kontent',
sen manko-sent'
bovinoj remaĉadas.
Trankvilas dom',
vigilas gnom';
alportas tufon li por krom',
kaj kun la kat' dancadas.



Ĉe la fajrejo


En ĉiuj ejoj labor' finiĝis.
Ankoraŭ ili ne eklumigis.
Servisto Lars daŭras en la stal'.
Patrin' dormetas sub sia ŝal'.

Kaj Per kaj Manjo, la du najbaroj,
nun enen tretas post endaj faroj
en amikejon sen ĝen' aŭ hont';
aŭskultos ili al rakont'.

Pri distro ili ja nun esperas;
kaj rakontadi Injet' preferas.
Pri fabloj temas kaj pri fabel',
pri trol' kaj besto en vila fel'.

«La Holand-knabo, li vaste ĉasis,
kaj iam urbon kun pred' trapasis,
sed ne atingis vilaĝon ĉi;
survoje hejmen sorĉiĝis li.

Aspektis montoj translokiĝintaj,
kaj vojdirektoj sin turnigintaj.
Ter' estis akvo, kaj akvo ter'.
Mar' estis mont'. Sudo norda sfer'.

La hejma ej' estis en forgeso;
ĉirkaŭtiriĝis li nur sen ĉeso.
Rapidis reen li kiel flam'
pro tempo-pas'; vesperiĝis jam.

Sentiĝis kvazaŭ suĉanta tiro;
al Vatn li venis sen mema iro.
Vi kredu: kaptis lin jen la tim'.
Denove devis li turni sin.

De nura koto la voj' kovriĝis;
la nokto plie kaj pli nigriĝis;
kaj malaperis la voja rand';
li estis kvazaŭ en fremda land'.

Post longa vojo en pen' irita,
rokeje staras li konfuzita.
Li ne ĉi-estis en sia viv';
sed domon vidas li en dekliv'.

En embaras' lin plenigis ĝojo.
Eniras li por demand' pri vojo;
ŝtopiĝas spir', ĉar pri tia dom'
neniam aŭdis iu ajna hom'.

Briladas jen kvazaŭ mil lumetoj
sur tabloj, benkoj kaj sur benketoj;
kun perloj glimas knabin-harar',
je tret' tintadas arĝenta ar'.

Intencon sian li tuj forgesas,
ĉar bonvenigoj neniel ĉesas;
prizorgas ili laŭ vic' en rond',
ĝentilas kvazaŭ al princ' de l' mond'.

Li tuj forgesas la hejm-bienon.
Sidiĝas li sur la silk-kusenon.
Konfuz-gapanta al ornamar'
li ne respondas al servistar'.

Se li soifas, trinkigas ino;
ŝi brile belas, la domfilino.
Neniam tiel aspektis in';
miraĝo kvazaŭ envolvas ŝin.

Li rigardadas ŝin ĝis sveniĝo;
ridet' lin portas al ekardiĝo.
Kapsigne diras oldul' al li:
“Se ŝin vi ŝatas, ŝin havu vi.”

“Se ŝin ricevus mi kaj bienon,
ne plu suferus mi streĉan penon.”
“Post mia morto al vi la ter',
kaj nupton festos vi ĉi-vesper'!”

Glatiĝas ĉio nun por vizito
al ŝia preta, pornupta lito.
Klariĝas tiam la ver' pri ŝi.
La huldran voston ekvidas li.

Timiĝas li, kaj li eĉ ekridas,
kaj tuj tranĉilon li elingigas;
sed sammomente aŭdiĝas kri',
kaj malaperas bien' kaj ŝi.

Ĉe Holand-monto li konsciiĝis,
kun kapdolor' en malsek' fridiĝis.
Li jen komprenis: En pasinta tag'
forgesis “Patro-nian” tiu knab'.

Sed poste ofte, dum li vagadis,
la saman huldron li renkontadis;
kaj tiu plore priplendis sin:
“Povintus savi vi ambaŭ nin.”

En montaj ejoj ja certe multas
ĝemadoj, sed ni ja ne aŭskultas;
sopiras tie al tag' kaj sun'
gemizeruloj en gnom-komun'.»



La pasero


Pasero en la korto
manĝetas grenon ĝis plensat',
kaj ĝojas pro la sorto,
kaj ridas al la kat':
Pip — pip, dum tagoj pasas
Mons min ĉasas,
sed min libera lasas
laŭ mia propra ŝat'!

Min la flugiloj levas,
nur leki povas sin la kat'.
Kvit, kvit, suferi devas
li pro la memkompat'.
Se akcipitro provas,
ĉu li povas
min kapti, tuj mi movas
min for el tiu svat'.

Pro viv' facila povas
mi nur kontenti, jes en ver'.
Sufiĉan manĝon trovas
mi ĉiam laŭ prefer'.
Mi timi ne bezonas,
ujon konas;
al mi sufiĉon donas
rikolto de somer'.

Kristnaske ofte donas
frandaĵon Veslemey al mi.
Fojnejon mi disponas,
kaj varma estas ĝi.
Printempe mi libere
enaere
flugadas, kaj fiere
konstruas neston mi.

(Tradukis H.A. Rosbach)



Kantiĝas


Malsekeca nebul-humid'.
Luna brilo tra nokta frid'.

Nuboj en laktokolora lum'
ondas ombre sub pala lun'.

Densas, disas la ombro-ar'.
Zume kantas la paca mar'.

Sorĉe regata sonĝas la viv'.
Peza dormo sur kamp' kaj dekliv'!

*

Kuŝas Injeto sur benk' ĉe l' forn'.
Milde lunbril' ŝin vekas el dorm'.

Trance inerta vekiĝas ŝi nun.
Ombroj vidiĝas en glimo de lun'.

Kapro trotas saltante laŭ mur'.
Vento spiras kun ve-susur'.

Lule kreskas loganta kant'.
Vibre insistas amopetant'.

*

Se scias vi sonĝon kaj kanton ĉi,
la tonojn vi garde karesos,
multfoje loge mi ludos por vi,
neniam vi tion forgesos.
Ravege por vi.
Vi loĝu kun mi.
Ŝpinilon arĝentan ricevos vi.

La freŝa nokt' ne timigu vin,
radikoj entere ĝermantaj;
kastelo en sonĝo, vi vidis ĝin
kaj ludojn de inoj dancantaj.
Fruktigas dormet',
verdiĝas bosket';
feliĉos vi pli ol dum tag', Injet'.

Pro dolĉa nokto ne estu tim'.
Streĉiĝas la sonĝaj flugiloj.
Pli mildas ol tago la luma glim'.
Pli softas la son' de ludiloj.
Jen lulo en val',
dormiĝ' post batal',
feliĉa vi estas je taga fal'.

Pro nokto profunda ne estu tim'
dormante sub ŝveba vaporo,
vidante teruron trans griza ŝim'
al sonĝaj mondoj en foro.
Kaj lulas ĝi vin,
luliĝas l' anim'
el tago kaj sun' blindigintaj vin.

Pro amo sovaĝa ne estu tim',
ĝi pekas en plor' kaj forgeso;
mildiĝas al vi la ardanta sin';
la urson li jugas al dreso.
Ravege por vi.
Vi loĝu kun mi.
Ŝpinilon arĝentan ricevos vi.



Antaŭsciigo


Injeto kuŝas dorme
en griza frua hor',
kaj vidas sian franjon
staranta en l' aŭror'.
La blanka vualo mole
ondas ĉe tors' kaj kol';
lumeta glimo trembrilas
pro movoj en ŝia tol'.

Pokalon el pura arĝento
ŝi portas per magra man'.
La grandaj pacaj okuloj
rigardas Injeton en am'.
«Vi povra, juna fratino!»
ŝi diras en zorga tim',
«jen profunda kaliko.
Vi malplenigu ĝin.

Vi havos plej pezan sorton
portendan de homa id'.
Kion la nokto kaŝas,
rivelu via vid'.
Tial kuŝas perfidaj
kaptiloj ĉe via pied',
sorĉontaj vian menson,
logontaj vin sia pred'.

Vi iros sombran vojon.
Atentu, atentu, fratin'!
Sed kiam vi elglitos,
apude vi trovos min.
Atentu, atentu, fratino!
Glita, tenebra la voj'.
Sed post la peza nokto
ekbrilos mateno en ĝoj'.»

Feliĉa vekiĝis Injeto,
etendis sin al fratin'.
Ekbrilis tra la vitro
l' unua matena glim'.
La kara beata fratino
forglitis en lum-silent'.
Suspiro forbloviĝis
en frumatena vent'.



Dimanĉ-trankvilo


Frosto krakas
en muro-fend'.
Sun' briletas,
ekdormas jen,
kaj ruĝon sur neĝon ŝutas.

Pendas nebul'
kvazaŭ frosta pont'
super glaciej',
sur ĉiu mont';
sed la korto en vintra klar' mutas.

Per okulvitro
maljuna patrin'
legas en libro
ĉe l' tablofin'
pensante pri fina vojaĝo.

Ĉe ruĝa forno
gejunular'
pomtranĉojn fritas
dum maĉa knar';
jen ege bongusta manĝaĵo.

*

«Kio flusiblas ne silentante
en la sovaĝej'?»
«La rojo flusiblas ne silentante
laŭ la longa fluej'.»

«Kio hakante la tutan tagon
eĉ ne spliton faligas?»
«Horloĝ' tiktakas la tutan tagon
eĉ dum vesperiĝas.»

«Ĉambro plena de griza lan'
de neniu kaptebla?»
«La fumo estas tiu lan'
de neniu prenebla.»

«Sentiĝas sur mola kato-nazo
varma kaj ankaŭ frida.
Ne estas interne kaj ne ekstere,
tamen tegmentita?»

«Ne interne kaj ne ekstere,
varma kaj ankaŭ frida,
estas la klara fenestrovitro
ĉie tegmentita.»

«Ove ronda kaj ege longa
kiel preĝeja voj'?»
«Bul' de fadeno ronda estas
kaj longa kiel voj'.»

«Pendas kvar, kaj iras kvar
kiam somere floradas.
Spektas urben du, montras du al nub'
kaj unu poste trotadas?»

«Bovino kun mamo iras sur kvar
kiam somere floradas;
montras kornoj al nub', okuloj al urb',
sed vosto poste svingadas.»

«El bruna fund' ĝi ridas al vi,
sed supre ĝi blankiĝas.
Sub lin-kovril' ĝi ludas en kuv',
sed korpon ĝi vigligas?»

«Fermentas biero, bruniĝas ĝi;
supre ŝaŭm' blankiĝas.
Sub lin-kovril' ĝi ludas en kuv',
kaj korpon ĝi vigligas.»

«Dumvintre kreskas stranga arb';
printempe ĝi malkreskas;
radikon supre, la supron sub,
kaj ĝi maldika estas?»

«Glacia pendaĵ' estas tiu arb',
printempe ĝi malkreskas;
supron malsupre pendas ĝi,
kaj ĝi maldika estas.»

«Kion neniam vidos Di',
sed ĉiutage ni vidas?»
«Egalan ulon ne vidos li,
sed ĉiutage ni vidas.»

«Senradika kun longaj radikoj,
matene sur kvar ĝi rampas;
tagmeze iras ĝi tamen sur du;
vespere sur tri ĝi marŝas?»

«La hom' senradika kun longaj radikoj
ek de Adamo devenas.
Unue ĝi rampas, iras poste sur du,
sed fine bastone promenas.»




INJETO VIZIANTA



Panjo atendas


Ĉe arde varma forno
sub vakskandela bril'
per magra brako de l' patrin'
turniĝas radŝpinil'.

Malgrasan korpon kovras
robo el kruda lanaĵ'.
Klinas sin kap' sub nigra volv', —
balanca «bul' de teksaĵ'».

Ŝi tiras longan fadenon
per sulkiĝinta man'.
Kanton sian grumblas ŝpinil'
de sub la tufo de lan'.

Laŭ planko kaj oldaj muroj,
aspekte draka ŝajn',
faŭkas la sombra ombro-nokt'
glutante ĉion ajn.

Ĝi cedas sed reaperas
el densa mallumej',
dorme, time oscedas la nokt',
gapanta el sonĝa ej'.

Kvazaŭ spirit' el tombo
krepuske levas sin
tien kaj reen vibrante
la ombro de l' patrin'.

Ŝpinila ombro ŝvebas
turnante sur griza mur';
la «bul' de teksaĵo» balancadas
ŝpinante en obskur'.

Kandelo brulas malvigle,
kandelo brulas en blu';
plenigas panjon pezaj pensoj:
Okazas io, ĉu?

Ploradas ĉe l' mur-anguloj,
krakas en fend' kaj tru';
timemo frapas bruste:
Okazas io, ĉu?

*

Ekhaltas la ŝpinil',
stuporas korp' en tim'.
Kurpaŝojn aŭdas ŝi
kvazaŭ por viv' kaj anim'.

Aŭdiĝas peza spir',
suspiro kaj ĝemad'
en preĝo al Sinjor',
kaj kvazaŭ korfrapad'.

Ekstaras jen patrin'.
En timo paŝas ŝi,
kruc-signas sin dum preĝo:
«Jesu', ŝafid' de Di'» ...

Lantas la horloĝ',
nun eĉ lantadas ĝi,
mortas ĝi kaj haltas ...
— «Paciĝu, nokton ĉi!»

Mallumas ekster dom',
malbelas ekster mur';
ekstere vent' ululas:
— «Ho, estu pac', sekur'!

Kaj meze sur vastej'
kuregas povrulin'
kun frida dors' pro timo;
ho, hejmen sendu ŝin!

Mi aŭdas nenion plu ...
Elkore preĝas mi:
Injeton pace sendu
al panjo tien ĉi!»

*

Aŭdiĝas jen denove
la sama paŝ' en tim',
la sama anhelad',
la sama kur' por viv'.

Flug-malfermiĝas pord';
ensaltas pala Injet',
buŝon seka, faŭka,
el okul' delira ĵet' ...

«Ho, Panjo!



Pages: | 1 | | 2 | | 3 | | 4 | | 5 | | 6 | | 7 | | 8 | | 9 | | 10 | | 11 | | 12 | | 13 | | 14 | | Next |

N O P Q R S T
U V W X Y Z 

Your last read book:

You dont read books at this site.